Vundita kor’
—laŭ ĉineska skemo Zuihuajian
pro dolor’
en la kor’
ŝi larmis kun plor’
li jam lasis ŝin
droni en angor’
li turnis sin for
al alia flor’
li perfidas ŝin
vere sen pudor’