Vintra luno (Xijiangyue)
Vintra luno
—laŭ ĉineska skemo Xijiangyue
vintra lun’ en nebul’
brilas treme en svag’
super frida akv’ de lag’
kvazaŭ bild’ en imag’
vintra lun’ en fumo
flosas en glita vag’
ĝis la krono de kratag’
ĉe l’ montvoja zigzag’.