Vagabonda bardo (Zhuzhici)
Vagabonda bardo
—laŭ ĉineska skemo Zhuzhici
de kiam decidis mi
migri de la famili’
mi jam restigis spurojn
miajn tra l’ teritori’
jen sur la step’ senlima
mia loĝej’ kutima
estas tendo malgranda
en migrado pilgrima
nokte sub brila luno
mi per voĉo de juno
kantas akompanate
de gitaro en kuno
oh, vi bela knabino
ne min kun korinklino
amas pro mia kantad’
nek dronas en fascino
ĉar morgaŭ mi denove
ekmigros multemove
en sencela drivado
ien ajn laŭbontrove