Kion vi opinias, karaj?
Kion vi opinias, karaj?aldonita de Hannes van LoggerenbergAldonita en lundo 7a de Februaro 2011 je 00:20. 30 vizitoj. ( konstanta ligilo ) |
Ĉu ne preferindus nestriktregula poemo kiu enhavas ion neatenditan aŭ ion trafan ol striktregula poemo kiu estas nura solvo de krucvortenigmo pri belaĵoj kaj dolĉaĵoj, kiaj jam estis milfoje priverkitaj de aliaj?
Mi ne sugestas ke oni ne sekvu la regulojn, sed ke ili ne estu la solaj kriterioj por juĝi bonan poemon. Poemo kiu strikte sekvas ĉiujn regulojn, tamen nur parolas pri belaj floroj aŭ suspirantaj amatinoj, eĉ kiam eksplodus la mondo ĉirkaŭ ni, estas malpli bona poemo ol poemo kiu estas ne tiom sekvema, tamen donas al ni specialan observon pri multfaceta vivo.
Memkompreneble, certe, la plej bona poemo estas kaj regulosekva, kaj originalaĵo ne temante nur pri belaj floroj, suspirantaj amatinoj, ktp, ktp, ktp. Do, tio estu la defio.
Kion vi opinias, karaj?
<script type="text/javascript"></script>Mi ne sugestas ke oni ne sekvu la regulojn, sed ke ili ne estu la solaj kriterioj por juĝi bonan poemon. Poemo kiu strikte sekvas ĉiujn regulojn, tamen nur parolas pri belaj floroj aŭ suspirantaj amatinoj, eĉ kiam eksplodus la mondo ĉirkaŭ ni, estas malpli bona poemo ol poemo kiu estas ne tiom sekvema, tamen donas al ni specialan observon pri multfaceta vivo.
Memkompreneble, certe, la plej bona poemo estas kaj regulosekva, kaj originalaĵo ne temante nur pri belaj floroj, suspirantaj amatinoj, ktp, ktp, ktp. Do, tio estu la defio.
Kion vi opinias, karaj?