Ĉina Ideogramo(Niannujiao)
Ĉina Ideogramo
----laŭ ĉinesko Niannujiao
Zhuang Qixiong
En montaro
penikas
de sur ĉina paper’
Pro nova tem’
nur tuĉo
fluas
La kvadrata
ideogram’
kun bilda prefer’
Per belskribad’
por ĉina artfier’
Delikata vorto
inke furoras
sur vasta ter’
Pluvovento
ploretas
pri pasinta mizer’
Ĝi retnaĝas
kontraŭ fantomo
pro vivesper’
Per peniko al mistera prosper’