Nokta pluvo (Litingyan)
Nokta pluvo
—laŭ ĉineska skemo Litingyan
Pluvgutoj tiktakas
tra la nokto tuta.
Homoj dormas profunde
en muziko guta.
Mi sidas sola
kaj aŭskultas muta.
Jam en florĝardeno
venas ŝanĝ’ akuta.
Petaloj falas teren
pro pluvo disŝuta.
Folioj verdas
pli kun poz’ saluta.