Ĝojo de herbo (Pozhenzi)
Ĝojo de herbo
—laŭ ĉineska skemo Pozhenzi
Ĝi skuas la kapon
en friska zefiro
pli malpli rapideme
por poeta inspiro
jen per admiro.
Ĝi etendas kolon
en kreska eltiro
kun june hela verdo
sen ajna kota ŝmiro.
Ha, kia spiro!