Kanto de akvoguto (Fengrusong)
Kanto de akvoguto
okaze de Zamenhof-Festo 2011
—laŭ ĉineska skemo Fengrusong
jam de sia debuto
en liliputo
nia gento traboras
konstante
kun voĉ-muto
la monton granitan
kiel akvoguto
post multe da disputo
nova saluto
el la mondo resonas
adeptoj per konduto
konvinka persistas
ĝis lasta minuto
Fengrusong (vento inter pinoj): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 7 kaj 6 versoj respektive de 7,5,734,66 / 7,5,77,66 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xxa,xa /a,a,xa,xa (x=senrima)