En flora maro (Niannujiao)
En flora maro
—laŭ ĉineska skemo Niannujiao
kolza kampo
ondadas
sub sunlumo ora
en aero
plenplenas
aromo la flora
zum’ abela
orelplaĉas
en vent’ favora
mi ebrias
ĝis la fundo kora
ĉu l’ natur’ precipe
ja dorlotas nin
per valora
belartaĵo
aŭ l’ tero
per fekund’ fervora
naskas tian
buntecon veran?
al kolora
mond’ mi kultas
kun sento adora