Lunlumo en profunda nokto (Guizhixiang)
Lunlumo en profunda nokto
—laŭ ĉinesko Guizhixiang
La luna bel’
ludas brile sur
nigra ĉiel’.
Sin ŝovas lumfasko
al mia ĉel’.
Jam profundas la nokto
kvietas
la bru-ribel’.
Ankaŭ kalmas
miaj pensoj
ja sen pelmel’.
Tranviliga la lunhel’
lulas min milde
per sonĝfabel’.
Vizie aperas
glas’ da koktel’
kun nuancoj de verdo
sendita
de la anĝel’
por eterna
san’ kaj viv’ sub
favora stel’.
Guizhixiang (aroma laŭrbranĉo): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 11 versoj de 4, 54, 64,734,444 / 7,54,64,734,444 silaboj, laŭ rimaranĝo a,xa,xa,xxa,xxa / a,xa,xa,xxa,xxa (x=senrima)