Al amiko en for’ (Zhuzhici)
Al amiko en for’
—laŭ ĉinesko Zhuzhici
kara amiko en for’,
ĉu vi fartas en ĉi hor’
bone sen mia kuno,
sen patrolanda favor’?
kara amiko en for’,
ĉu vin turmentas dolor’
de sopir' al patrio,
kie pompas ruĝ-aŭror’?
kara amiko en for’,
ĉu ankoraŭ kun fervor’
vi kaj lernas kaj studas
en la scienca esplor’?
kara amiko en for’,
ĉu vi dronas en labor’
forgesante ripozon
nur por homara trezor’?
kara amiko en for’,
vin mi tenas en la kor’.
ĉu vi scias, vi ĉiam
hantas en mia memor’?
Zhuzhici (Bmabuoj): ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de sep silaboj laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)
—laŭ ĉinesko Zhuzhici
kara amiko en for’,
ĉu vi fartas en ĉi hor’
bone sen mia kuno,
sen patrolanda favor’?
kara amiko en for’,
ĉu vin turmentas dolor’
de sopir' al patrio,
kie pompas ruĝ-aŭror’?
kara amiko en for’,
ĉu ankoraŭ kun fervor’
vi kaj lernas kaj studas
en la scienca esplor’?
kara amiko en for’,
ĉu vi dronas en labor’
forgesante ripozon
nur por homara trezor’?
kara amiko en for’,
vin mi tenas en la kor’.
ĉu vi scias, vi ĉiam
hantas en mia memor’?
Zhuzhici (Bmabuoj): ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de sep silaboj laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)