Forfuĝado de varmego (Dingfengbo)
Forfuĝado de varmego
—laŭ ĉinesko Dingfengbo
ond’ de varmega aer’
minacas super la ter’
sufoka, malkompleza
peza
pelas homojn al desper’
fuĝas de arda varmo
svarmo
da homoj la malfortaj
al lokoj friskaj en mont’
al mond’
de verdejoj komfortaj
Dingfengbo (Subigo de ŝtormo): Ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 5 kaj 6 versoj respektive de 7,7;7,2;7;/ 7,2;7,2;7; silaboj, laŭ rimarnĝo aabba/ccdeed