Tajfuno alvenas
—laŭ ĉinesko Caisangzi
Jen tajfuno alvenas
kun granda fort’
trans la marbord’
pelas ĉion al malord’.
Uragano kaj hulo
kun svinga tord’
kvazaŭ en hord’
puŝas al mizera sort’.