Mi amas la insulon (Wanghaichao)
Mi amas la insulon
—laŭ ĉinesko Wanghaichao
Ĉe horizont’
ŝi elstaras
impone sur la mar’
kontraŭ vento
kontraŭ ondoj.
Super ĝi meva ar’
rondflugas sen bar’,
fiŝistaj ŝipoj
sur akva klar’
tange flosas
aŭ haltas ĉe ankra star’.
La insulon kun ard’
mi vere amas
pro ŝia kar’
al mia kor’.
La terpeco
valoras multe, ĉar
longe sen erar’
ĝi apartenas
tra sankt-deklar’
al la patri’
spite al fremda barbar’.