Funebre pri s-ro Laŭlum
Funebre pri s-ro Laŭlum
—laŭ ĉinesko Siyuanren
(
Kvazaŭ tondro nin trafus
la hom’ kun talent’
forlasis nin
por eterne
ja ekster atend’.
Kun dolora sentiment’
ni pri la event’
grandan bedaŭron
esprimas en
funebra silent’.
Li elstaras solide
kiel monument’
en E-movad’
de Ĉinio
kun vera aŭtent’.
Liaj verv’ kaj diligent’
lia kompetent’
por verda afer’
vivas ĉiam
inter nia gent’.