Indignanta birdo (Dekses-Silabo)
Indignanta birdo
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo
roj’
fariĝis bruna ĉe l’ voj’
veadas
birdo kun malĝoj’
al
malpura glugla kanal’
ĝi flugas
ba! akva skandal’
el
la fluo haladzo-pel’
leviĝas
je kropa ribel’
kun
soif’ akriĝanta nun
ĝi serĉas
por trinka fortun’
sur
la tero ĝi kun plezur’
ja trovas
flakon akvan nur
en
ĝi restas kiel festen’
du gutoj
nur por beka pren’
ĝi
deziras bani sin pli
sed ho ve
ne en ĉi medi’
post
trinko kun falanta vost’
reflugas
ĝi je ŝvita kost’
por
pli granda akva trezor’
penegas
ĝi horon post hor’
lac’
ĝin konsumas per minac’
ĝi falas
teren kun grimac’
jen
ĝi koleras en ĉagren’
kun sakroj
pri homoj sen ben’
pro
ilia detruo do
aŭ ĝi ja
petas de l’ hom’ tro?
sen
rimedoj en granda splen’
ĝi kuŝas
preĝante Amen
Dekses-Silabo (ĉine: Shiliuziling): ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo
roj’
fariĝis bruna ĉe l’ voj’
veadas
birdo kun malĝoj’
al
malpura glugla kanal’
ĝi flugas
ba! akva skandal’
el
la fluo haladzo-pel’
leviĝas
je kropa ribel’
kun
soif’ akriĝanta nun
ĝi serĉas
por trinka fortun’
sur
la tero ĝi kun plezur’
ja trovas
flakon akvan nur
en
ĝi restas kiel festen’
du gutoj
nur por beka pren’
ĝi
deziras bani sin pli
sed ho ve
ne en ĉi medi’
post
trinko kun falanta vost’
reflugas
ĝi je ŝvita kost’
por
pli granda akva trezor’
penegas
ĝi horon post hor’
lac’
ĝin konsumas per minac’
ĝi falas
teren kun grimac’
jen
ĝi koleras en ĉagren’
kun sakroj
pri homoj sen ben’
pro
ilia detruo do
aŭ ĝi ja
petas de l’ hom’ tro?
sen
rimedoj en granda splen’
ĝi kuŝas
preĝante Amen
Dekses-Silabo (ĉine: Shiliuziling): ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)