Al foraj amikoj (Manjianghong)
Al foraj amikoj
omaĝe al 30-jariĝo de GEA
—laŭ ĉinesko Manjianghong
por nia cel’
amikoj
en la foro
vi faris
jam multege
da laboro
dum plenaj tridek jaroj
marŝas kiel motoro
antaŭen
senlace kaj sen
langvoro
jen viaj
fervoro
obstino
esploro
spronas nin plue
ja en ĥoro
konstrui verdan rondon
kun persistema koro
cele al
egala mondo
en gloro