Novjara preĝo (Pusaman)
Novjara preĝo
—laŭ ĉinesko Pusaman
longe daŭras milito
kun paca hipokrito
de Afganio
nun ĝis Sirio
suferis homoj
brulfalis domoj
ĉu tiu plago
ĉesu sen gago?
suferojn travivis jam
ni de tertremo, cunam’
erupta vulkan’
kaj ŝtorm-uragan’
okazis morto
fuŝa malordo
ĉu alvenu pac’
sur ĉi tera spac’?
homojn falĉas la malsat’
beboj krias kiel rat’
senhelpas viroj
zumas suspiroj
kia trista scen’
nesavebla ĝen’
ĉu bonos veter’
frukt-donos la ter’?
ĉie epidemio
frenezas kun manio
vere senbride
murdas inside
kvazaŭ insekte
rodas difekte
ĉu estu l’ ide’
pri la panace’?
Pusaman (Budhista dancisto): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 4 versoj de 7,7;5,5; / 5,5;5,5 silaboj kun para rimo
—laŭ ĉinesko Pusaman
longe daŭras milito
kun paca hipokrito
de Afganio
nun ĝis Sirio
suferis homoj
brulfalis domoj
ĉu tiu plago
ĉesu sen gago?
suferojn travivis jam
ni de tertremo, cunam’
erupta vulkan’
kaj ŝtorm-uragan’
okazis morto
fuŝa malordo
ĉu alvenu pac’
sur ĉi tera spac’?
homojn falĉas la malsat’
beboj krias kiel rat’
senhelpas viroj
zumas suspiroj
kia trista scen’
nesavebla ĝen’
ĉu bonos veter’
frukt-donos la ter’?
ĉie epidemio
frenezas kun manio
vere senbride
murdas inside
kvazaŭ insekte
rodas difekte
ĉu estu l’ ide’
pri la panace’?
Pusaman (Budhista dancisto): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 4 versoj de 7,7;5,5; / 5,5;5,5 silaboj kun para rimo