Revidiĝo post longa tempo (Dianjiangchun)
Revidiĝo post longa tempo
—laŭ ĉinesko Dianjiangchun
Ĉe l’ printemp-fest’
kun gefratoj kunas mi
pro nostalgi’
kaj sopir-seri’.
Granda ĝojo
muzika ari’
glas’ en man’
vinluda kri’
ĝis plena ebri’.
Dianjiangchun: ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 4 kaj 5 versoj respektive de 47,4,5 / 45,34,5 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,a,a / xa,xa,a (x=senrima)