Novjaran saluton (Taioxiaoling)
Novjaran saluton
—laŭ ĉinesko Tiaoxiaoling
Beno, beno,
bonfartu sen ĝeno,
penu kun kuraĝo
en nova vojaĝo.
Ĝoja, ĝoja
sukceso refoja.
Sano, sano,
tenu ĝin en mano.
Vivu sen ĉagreno
ĝis oldeca veno.
Nove, nove,
antaŭen tutpove.
Vero, vero,
por nia afero
strebu kun fervoro
agu en verd-gloro.
Rolo, rolo,
persistu kun volo.