Printempa pluvo (Dekses-Silabo)
Printempa pluvo
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo
Briz’
karesas milde per kis’
la teron
kaŝitan en griz’.
Stri’
pluva dancas sur foli’
gracie
de blanka lili’.
Tik-
take ekas pluvlirik’
kvazaŭe
sone sub muzik’.
Flu’
pluva lirlas en sinu’
sur grundo
kun ronĝa detru’.
Pli
verdas herboj kun radi’
tagluma
skue en vari’.
Jen
juna paro en promen’
kveradas
en pluvo sen ĝen’.
Sur
lotusfloro restas nur
papili’
malseka sen kur’.
Voj’
akve kotiĝas ĉe roj’,
infanoj
surtretas kun ĝoj’.
Blov’
friska en murmura mov’
ŝancelas
arbojn per puŝ-ŝov’.
Bel’
de la natura fabel’
sin montras
en pluva malhel’.