Vizito al antikva urbeto (Sopir-al-sudo)
Vizito al antikva urbeto
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
Por ni tri
estas plezura
la vizit’ al l’ urbeto.
Igas pejzaĝo rura
la koron pura.
Fluetas
tre klara rojo
ronde ĉirkaŭ l’ urbeto.
Paŝas sur kota vojo
homoj kun ĝojo.
En bazar’
navedas homflu’.
Libere el kamplabor’
Homoj sin distras kun ĝu’
kun babila bru’.
Ŝtonponto
Staras impone.
Ĝi vidas travivaĵojn
pasintajn nepardone
kaj atest-done.
Muelil’
laboras pene
jen por mil familioj,
spite modernon plene
zumas senĝene.
Kabanoj
el lign’ fortika
spertas cent-jaran provon
de ŝtormo pereiga,
tondro panika.
Kampuloj
simplaj en paco
kamplaboras kaj vivas
de natura donaco
sen ajna laco.
Volontas
ni ne foriri
de la aminda tero
jen kun emo sopiri,
bedaŭr’ suspiri.