Majaj koloroj (Sopir-al-sudo)
Majaj koloroj
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
En majo
floroj en prosper’
disfloras ĉie sur mont’
kun aromo en aer’
ŝvebanta sur ter’.
Ruĝkolor’
sur la verda fon’
farbas arbojn helbrile
punktas sur freŝa gazon’
jen fajra sezon’.
Flav-ruband’
sterniĝas glime
ĝis la supro de l’ monto
nuance malproksime
vere senlime.
Kiel gaz’
blanka la kolor’
strias kruce libere
muare en suna glor’
per bela dekor’.
Purpuraj
pecoj en malhel’
kuŝas en herbaj tufoj
des pli elstare kun bel’
flagre en ventpel’.
Kia mond’
flora en somer’!
Naturo al homaro
prezentas ĝin per mister’
kun tuta ofer’.