Frumatene (Dianjiangchun)
Frumatene
—laŭ ĉinesko Dianjiangchun*
Frumatene
revenas klara konsci’
kaj energi’
denove al mi.
Frumatene
jam da forto pli
pretiĝas
por korp-funkci’
kaj mensa raci’.
*Dianjiangchun (Ruĝigitaj lipoj): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 4 kaj 5 versoj respektive de 47,4,5 / 45,34,5 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,a,a / xa,xa,a (x=senrima)