Meditado en nubaro (Pusaman)
Meditado en nubaro
—laŭ ĉinesko Pusaman*
Monton volvas nubaro
kvazaŭ en blanka maro.
Flosas montkapo
en ŝaŭm’ de sapo;
svenis verdaĵo
sub pala gazo.
Pejzaĝo svagas,
homoj imagas.
*Pusaman (Budhista dancisto): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 4 versoj de 7,7;5,5; / 5,5;5,5 silaboj kun para rimo