Trista floro (Caisangzi)
Trista floro
—laŭ ĉinesko Caisangzi*
Deŝirita de l’ tigo
la blanka flor’
kun kor-dolor’
lamentas en trista plor’.
Enŝovita en vazo
ĝi por dekor’
jam velketas
kun restanta bonodor’.
*Caisangzi (Moruskolektanta knabino): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po kvar versoj de 74,4,7 silaboj, laŭ rimaranĝo de xa, a,a. (x=senrima)