Reveno al hejmloko (Haoshijin)
Reveno al hejmloko
—laŭ ĉinesko Haoshijin*
1.
Foje en jaro
al hejmloko reven’
pretas bonorde por
Novjara festen’.
Homoj veturas per trajn’
de svarma homplen’,
spite kunpuŝiĝon
sen ajna ĉagren’.
2.
Hejma alvoko
spronas homojn al ir’
por rekuniĝo jen
de homa dezir’
Peniga vojaĝo ja
eble per korŝir’
muelas, sed ili
restas kun aspir’.
*Haoshijin (Proksimiĝas bona afero): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 4 versoj de 56,65 / 75,65 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xa / xa,xa (x = senrima)