Mia amata ĉevaleto
—laŭ ĉinesko Nangezi*
Jame senedza
mi vivas sola
por jaroj malmolkola
sed restas tede senkonsola.
Ofte suspiras
mi pri edzo-perd’.
Li amoradis kun lert’
kaj tre kontentigis min per spert’.
Li montris forton,
kun arda pasi’,
per konstanta puŝ-seri’
ĵonglis per voluptema magi’.
Nun anstataŭ li
la kara gadmes’
venas al mia neces’
mi uzas ĝin ofte sen forges’.
Je erotiĝo
mi ekigas ĝin—
vere magia maŝin’,
ĝi ŝpinas kaj vibras kun sangvin’.
Eterne dura,
neniam mola,
ĝi laboras firmvola
vera am-ludilo frivola.
Jen ĝi tiklas
min ĉe l’ klitoro
ĝis sukiĝas por boro
farota de plasta aktoro.
Mi ĝin enŝovas
vaginen glite,
Mi orgasmas subite
eligas ĝemkriojn ekscite.
Mi vere volas
pli da seksa ĝu’,
tri fojojn orgie plu,
ĝis mi kolapsas sen eta bru’.
Ha, kia ludil’!
Sen ajna peto
ĝi atendas kun preto—
mia amata ĉevaleto.
Nangezi (Suda kanto): ĉina fiksforma poemo el 4 versoj de 55,7,9 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,a,a (x=senrima)