Jadranka Miric: Ĉevalo kaj lupo (Sopir-al-sudo)
Jadeanka Miric (Serbujo)
Ĉevalo kaj lupo
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
Jen lupo
maljuna, griza.
La vivo lernigis ĝin.
Ĝia vivo paradiza
ofte surpriza.
Ĉevalo
sur verda herbej’
trankvile paŝtanta sin.
Ekrimarkis lupon, hej!
Nova enfalej’!
ĉevalo
ekkriis jene
dolorego terura…
Helpu min, ĉi-matene.
Henis ĝi pene.
Lignero
ĵus trapikis min.
Nu, dente, eltiru ĝin!
Tuj hufobat’ sekvis sin
sur lupbuŝon. Fin’!