Umefloroj sur monto (Dekses-Silabo)
Umefloroj sur monto
—la ĉinesko Deskses-Silabo*
Vent’
blovegas el firmament’
severe
per frosta turment’.
Jam
ekestas neĝ-panoram’
la tero
sub blanka tatam’.
Sed
umefloroj ja sen ced’
rezistas
kontraŭ gel-obsced’.
Ĉi-
sezone kun energi’
disfloras
ili per magi’.
Per
bonodoro kun fier’
allogas
kolora prosper’.
Sur
monto ili kun plezur’
ne timas
premon de natur’.