Aĉetado de ŝuoj
ĉina antikva fablo
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Malsaĝul’
en rur’ izola
volis aĉeti ŝuojn
en la bazaro fora
por uz’ popola.
Ĉe ekir’
la piedojn li
mezuris tre zorgeme
notis pri la dimensi’
kiel memorsci’.
Sed tamen
li forgesis jam
la dimensi-rubandon
hejme, kuris kiel ĉam’
brulanta de flam’.
Ĉe l’ bazar’
li jen subite
pensis pri la rubando
forgesita mens-glite
kaj pentis ŝvite.
Li diris
al vendist’ de ŝu’:
“Mi la piedmezuron
hejme jam forgesis, hu!
Atendu min, ĉu?
Revenos
mi post ekpreno
de l’ pieda mezuro.”
Li hastis por reveno
kun mava spleno.
Kiam li
ree al bazar’
iris kun mezurilo,
jam ĉesiĝis negocfar’
nur ventis en knar’.
Nature
li iris vane
por aĉeto de ŝuoj,
reiris malplenmane
stultis infane.
Demandis
aliaj al li:
“Kial ne per piedoj
provis la ŝuojn ja vi,
tiele sen sci’?”
“Ne strange,”
li tre memfide
respondis: “je piedoj
mi ne kredas konfide
sed je mi decide!”