Efemera pasi' (Sopir-al-sudo)
Efemera pasi’
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
Ni longe
ludis jen en lit’
buŝ-al-buŝe, korp’ kun korp’,
kaj jam ekardis ekscit’
kun seks-apetit’.
Li ĝeme
erektiĝis jen
sed duondura mole,
preta por amor-festen’
per kaca promen’.
Konsciis
malfortecon mi,
kaj mi knedadis vigle
kaj forte ĝin pli kaj pli
por seksa ebri’.
Subvoĉe
li kriis ĝoje
kaj l’ kaco jam malmole
serĉe palpis dumvoje
piĉon fojfoje.
Kredeble
mi jame ĉe l’ rand’
de paroksismo staris.
Mi volis lin per kac-plant’
gasti por am-frand’.
Tujtuje
ĝi molis morte
kaj haltis ĉe l’ apertur’
langvore kaj malforte
amor-aborte.
Terure
mi en desapont’
dronis jen ĝis ekstremo,
kun amor-avida ond’
falanta ĝis hont’.
Pardonon
li petis kun pi’
de mi kun ruĝaj vangoj
en tono de agoni’.
Ba, kia pasi’!