En mallumo
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
En mallum’
ni kveras kore
kuŝante sur herbejo.
Ni kisas bonhumore
kaj senpudore.
Li palpas
al mi leĝere
la mamojn kaj ekscitas
la eroton tenere
ĝis eko vere.
Ekduras
miaj cicoj jam
kaj ja en mia brusto
ekbrulas soifa flam’
por ludo de am’.
Pelate
de arda dezir’
mi sentas humidiĝon
suban kaj preskaŭ sen spir’
krias pro ĝemŝir’.
Deteni
mi min jam ne plu
povas de amor-avid’
je venonta delic-ĝu’
en mania sku’.
Tuj kaptas
mi l’ kacon de li.
Ĝin mi knedas tre forte
por impulsigi lin pli
al laŭta ĝemkri’.
Brakumas
li min strikte tre
kaj langkisas min varme,
erektiĝas firme de
pasia akme’.
Ruliĝas
sur min rapide
li tuj kacon eligas
boras en min rigide
piŝtas senbride.
Tordiĝas
ni korpoglue,
frandas delicon seksan
de amludo plenĝue
plue kaj plue.
La herboj
nin tiklas per juk’,
mi nur sentas nebule
gutadon tra flu-konduk’
de ĉuro kaj suk’.