Aŭtuna vento (Dekses-Silabo)
Aŭtuna vento
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
Vent’
aŭtuna el okcident’
alblovas
je nia kontent’.
Ĝi
alportas friskon al ni
donace
per dolĉa ebri’.
Al
kampoj la ora vual’
ŝutiĝas
en gracia fal’.
Por
bonrikolto kun favor’
ni penas
kampe kun fervor’.
Vent’
aŭtuna el okcident’
alblovas
je nia kontent’.
Ĝi
jen ĝojon sendas al ni
sincere
kun sia pasi’.
Jen
amon ni per brakumplen’
kolektas
en aŭtunfesten’.
Vent’
aŭtuna el okcident’
alblovas
je nia kontent’.
Ĝi
donas fruktojn per magi’
al arboj
en pompa seri’.
Dank’
al aŭtun’, estas ne mank’
de feliĉ’
jen en nia sang’.