dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 开创中国诗词的世界语品牌,学习、研究、创作 Ĉinesko 的园地
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko → Li nesubigebla (Sopir-al-sudo)

您是本帖的第 1105 个阅读者
树形 打印
标题:
Li nesubigebla (Sopir-al-sudo)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Li nesubigebla (Sopir-al-sudo)

Li nesubigebla
el rakontoj pri Afanti
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Iu reĝ’
opiniis sin
saĝa kaj multescia
kaj subigis kun obstin’
per ĉuoj sen fin’.

Afiŝis
la demandon li
“Kie troviĝas centro
de l’ mondo?” al la naci’
jen por opini’.

Laŭ ordon’,
respondos prave
la homo— premiita,
tiu eraros mave—
punita glave.

Multegaj
homoj foriris
post lego de l’ afiŝo,
ĉar ĉiuj ja deziris
sed vesuspiris.

Afanti
kun sia azen’
nur iris al la palac’
doni la respondon jen
kun memfid-mien’.

“Vi scias
do, ja memfide,
kie troviĝas centro
de l’ mond’?” Reĝo mokride
ĉuis acide.

“Jes, via
moŝt’, senerare
ĝi kuŝas tie, kie
mia azen’ ja stare
sin trovas klare.”

“Ne kredas
mi! Deliras vi!”
la reĝ’ replikis pike.
Memdefendis Afanti,
“Tie ĝuste ĝi

situas.
Mezuru vere
vi la tutan mondon, do.
Se malĝuste, severe
punu min infere!”

“Nu, tio...”
zumis voĉbrue
la reĝ’ kaj nur post longe
lante demandis plue,
“Respondu due,

kiom da
steloj ĉiele?”
“Ili samnombras kiel
viaj haroj cifere
tutcerte vere.”

La reĝo
koleriĝis nun,
“Sensencaĵo! Trompaĵo!”
“Se eraras jen la sum’
tenu min per pun’!”

Afanti
diris altsone,
“Iru ĉielen, nombru
la stelojn ja persone,
memoru bone!”

“Do... al mi
diru detale,
kiom da haroj estas
sur mia vizaĝ’ totale?
Multege sable?”

Trankvile
Afanti per man’
levis sian azenan
voston kun buŝa rikan’,
montris al tiran’,

“Ha, vidu,
vidu ja klare!
Viaj vangharoj nombras
tiom, kiom, kompare
kaj senerare,

la haroj
de vosto ĝia!”
“Aĥ, kia absurdaĵo!”
Reĝ’ fariĝis rabia
kaj malracia.

Li kriis
kaj frapis forte
la tablon kaj insultis,
tordis sin malkomforte
kaj palis morte.

Kun aplomb’
Afanti kun saĝ’
aldonis, “Jen kalkulu
harojn sur via vizaĝ’
ja laŭ via plaĉ’,

kaj poste
tiujn sur la vost’
azena tre zorgeme,
vi trovos, je ajna kost’
mi pravas ĝis ost’.”
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).

ip地址已设置保密
2017/1/25 10:40:58

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询