Februaro (Dekses-Silabo)
Februaro
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
Ĉi
momente glimas radi’
printempa
el vintra ebri’.
En
frosta vento en ĝarden’
verdeco
ekŝosas sen ĝen’.
Neĝ’
kvankam restas sur monteĝ’,
alvenas
jam la varm-sieĝ’.
Ĝoj’
lirlas glitante en roj’,
dancante
salte kun orgojl’.
Am’
fermentas en koro jam,
ŝi kaj mi
nin banas en flam’.
*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)