Plantado de oro
el rakontoj pri Afanti
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Afanti
sur sia azen’
rajdis al la kamparo
kun pruntita oro jen,
poste ĉe sabla teren’
kribadis sen ĝen’
la oron.
Ĝuste por ĉaso
la reĝo renkontis lin
tie je preterpaso
ĉe sablamaso.
“Afanti,
kion faras vi?”
ĉuis li miroplene,
“Ne tenu min ja sen sci’,
respondu al mi.”
Respondis
Afanti ruze,
“Mi plantas oron, Moŝto.”
Tio kirlis amuze
lin kaj konfuze.
La reĝo
jen demandis plu,
“Kial vi plantas oron?”
“Ĉu vi ne komprenas, fu?
Nur inter ni du!
Mi semas
ĝin en teron nun,
post zorgema kultivad’
mi rikoltos en tempum’
ĝin je granda sum’.
Ekbrilis
la okuloj de
la reĝ’ kaj li konsilis,
“Vi estas malriĉa tre
kaj or-manka, ve!
Se semus
vi pli da or’,
vi rikoltus pli multe.
Eĉ per penega labor’
vi povus, sinjor’,
ne grandan
profiton vere
ricevi el plantado!
Iru al palac’ prefere
kaj eĉ libere.
Vi rajtas
preni, kiom vi
volas. Ĉe rikoltado
la oron dividos ni.
Okdek pocent mi
ricevos
kaj vi ja dudek!”
Afanti respondis do,
“Ha, vere bona ide’!
Ni tuj agu ek!”
Afanti
en la posta tag’
prenis du ĝinojn** da or’
el la palaca monlag’
por rikolta pag’.
Redonis
per la reĝa or’
li la pruntitan monon.
Temp’ rapide pasis for
ĝis rikolta hor’.