Funebre pri mia frato (Dekses-Silabo)
Funebre pri mia frato
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
Ve!
Frato mia juna tre
jen paŝis
ĝis sia pere’.
Plu
ne jam aŭdiĝas voĉbru’
kaj ridoj
viaj sen enu’.
Jam
malaperis kiel flam’
la mien’
de mildo kaj am’.
Ni
du vivis en famili’
intime
kaj en harmoni’.
En
antaŭkabana ĝarden’
ni kune
laboris kun pen’.
Al
montopinto ni de val’
grimpadis
per voja spiral’.
Per
boat’ ni du laŭ river’
vojaĝis
foren en vesper’.
Por
trovi keston de trezor’
ni ŝvite
fosis ĝis aŭror’.
For
tiuj bildoj el memor’
vanuis
ja kiel vapor’.
Nur
rakontas venta susur’
pri viaj
malĝoj’ kaj plezur’.
*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)