dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 开创中国诗词的世界语品牌,学习、研究、创作 Ĉinesko 的园地
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko → Lunbrilo kaj akvobrilo (Sopir-al-sudo)

您是本帖的第 1214 个阅读者
树形 打印
标题:
Lunbrilo kaj akvobrilo (Sopir-al-sudo)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Lunbrilo kaj akvobrilo (Sopir-al-sudo)
Lunbrilo kaj akvobrilo
el rakontoj pri Afanti
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Anoncist’
sur la reĝa tur’
en vintra tago kriis:
“Aŭskultu vi ĉiuj! Nur
tiu, kiu sur

urbomur’
tranokti nude
povos, ricevos de reĝ’
la filinon inklude
landparton tute.”

Afanti
pensis ĉe tio:
indas blagi al la reĝ’,
kiu al la nacio
ruzas sen pio.

Li iris
do al la palac’
kaj diris al la reĝo:
“Via moŝto, kun aŭdac’,
falu via grac’

jen sur min.
Mi volas vere
tranokti sur l’ urbmuro
por promeson espere
gajni fiere.”

La reĝo
jen ordonis tuj
depreni lian veston
loki lin sur urbomur’
por nokti en nud’.

Li certis,
ke tiu kreten’
mortos pro nokta frosto,
ĉar mordos ĉe nokta ven’
lin venta siren’.

Afanti
petis ekkrie:
“Ordonu meti ŝtonon
egan en preto tie
por uzo plie.

La reĝo
miris pri l’ peto:
“Kial tiel, kreteno?
Simpla estas ŝtonmeto
kaj tuj en preto.”

Respondis 
Afanti ruze:
“Estas mia sekreto.
Mi agos tute furze,
se vi rifuze.”

La reĝo
vole nevole
preparis ĉion por li
kaj traktis lin malmole,
eĉ ĝis strangole.

En nokto
regis malvarmo,
tamen Afanti staris
aplombe jen en kalmo
kontraŭ frost-svarmo.

Ekrulis
la ŝtonegon li
tien kaj reen ade
penante kun energi’
kaj kun laŭta kri’

“Varmege!
Varmege! Ho fu!”
Afanti laŭte kriis.
Aŭdis ĝin la reĝ’ kun ĝu’
tra la mura tru’.

ip地址已设置保密
2017/5/14 8:11:10
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Je aŭror’
Afanti fine
surmetis sian veston,
iris al reĝ’ proksime,
petis obstine:

“Via moŝt’,
mi tranoktis jam
senveste sur la muro
kaj vi devas laŭ l’ proklam’
doni ĉiel ajn

filinon
vian kaj parton
de land’ al mi laŭ promes’.
Nu, ne uzu ruzarton
nek eskap-salton.”

La reĝo
sin tenis muta
por ruze elturniĝi
per rimedo altruda
kaj vere kruda.

Li fakte
ne ’stis sincera.
Nur distriĝi li volis,
ne prenis tion vera,
promes-ofera.

Post tempet’
li ĉuis false
“Ĉu vi vidis la lunon?”
“Kial ne? Kiel farse
kaj embarase!”

La reĝo
ŝajne en koler’
kriis, “Vi varmigis vin
per lunbril’ por vivesper’
kontraŭ frostsufer’.

Vi trompul’
kun malbona kor’
staras kontraŭ l’ kondiĉoj,
nigrigas vin per malglor’!
Afanti, vi for!”

Afanti,
tre, tre kolere
forlasis la palacon.
Li ekloĝis prefere
foren libere.

Post tempdaŭr’
la reĝo ĉasis
tutan tagon en kampar’,
kabanon preterpasis
sed ne forlasis,

ĉar kohort’
lia en sufer’
soifa serĉis akvon
sub sunbakanta ĉiel’
de varma somer’.

Troviĝis
puto ĉe kaban’,
kie Afanti loĝis.
Jen la reĝo kaj kompan’
rajdis kun elan’

al kaban’
kaj kriis sone,
“Kie estas la mastro?
Gastoj venas impone!
Kondutu bone!”

Afanti
eliris ride,
“Kiel mi povas helpi?”
“Donu akvon rapide
kaj senhezite!”

“Momenton!”
Afanti diris,
“Akvon mi alportos tuj!”
Al la puto li iris
kaj jen deŝiris

la ŝnuron
de la sitelo
kaj kaŝis ĝin sub sablon, 
sidiĝis en kvieto
kvazaŭ asketo.

ip地址已设置保密
2017/5/14 8:11:55
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
3
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
La reĝo
post longa atend’
ordonis subulon lin
serĉi pro senĉesa plend’
pri lia ofend’.

La subul’
baldaŭ revenis
kaj raportis, “Afanti
humiligi vin penis
kaj eĉ malbenis.

Li diris,
‘Li, stulta azen’,
mem venu al la puto!’
Kia absurda kreten’,
tiu arleken’!”

Al la put’
li devigite
iris kun la subuloj
paŝante malrapide
kaj korp-rigide.

Ĉe l’ puto
li kriis boje,
“Kreteno, kie akvo?”
Afanti diris ĝoje,
“Jen vidu foje

en puton!”
La reĝ’ rigardis
en la puton kaj muĝis
al li kolero-ardis
kaj ade saltis.

“Kreteno,
kiel mi povas
trinki sen sitelŝnuro?
Kion mavan vi kovas?
Kion vi provas?”

Afanti
diris en trankvil’
“Jen vin sensoifigu
ne per akvo, sed akv-bril’
laŭ via dezir’!”

La reĝo
kriaĉis gale,
“Ĉu sensoifigi min
povas akv-bril’ reale
aŭ trompi male?”

Afanti
diris sincere,
“Kiel akv-brilo ne vin
sensoifigas vere,
ankaŭ modere

la lunbril’
ne povas iom
varmigi ja en nokto
frosta la korpon de hom’,
ho, ho, neniom!”

*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).

ip地址已设置保密
2017/5/14 8:12:29

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10938 秒, 4 次数据查询