Rideto (Sopir-al-sudo)
Rideto
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Rideto
ludas petole
ĉe ŝiaj lipoj ruĝaj
kaj vangkavoj frivole
belas bonvole.
Rideto
sin kaŝas ame
malantaŭ perlaj dentoj.
Ŝi ridetas tre ĉarme
fajne balzame.
Rideto
ŝia leĝere
ventas tra mian koron,
levas sopiron vere
mian espere.
Rideto
sub la hararo
tiklas mian sentemon
de ama malavaro
trans ajna baro.
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).