La plej bela sezono (Sopir-al-sudo)
La plej bela sezono
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Folioj
iom post iome
flaviĝas ĉe aŭtunfin’
kaj ekfalas malzome
kaj pejzaĝ-done.
Orflavaj
flokoj en aer’
flirtadas papilie
vent-rajde en liber’
sible kun leĝer’.
La tero
kovriĝas plene
per folioj en orflav’
ne mortintaj ĉagrene
sed vivaj bene.
Sur river’
flosas laŭflue
oraj veletoj belaj,
ja cedemaj senbrue
kaj vetur-ĝue.
Folioj
de flava kolor’
pavimas la teron per
bela natura trezor’
brila
ha,
bela la mondo!
La panoram’ aŭtuna
de rivero ĝis monto
belas en blondo.