Neĝkovrita vilaĝo (Sopir-al-sudo)
Neĝkovrita vilaĝo
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
La neĝo
flirtas leĝere
super soleca vilaĝ’
falas, falas libere
ŝajne fabele.
Ĝi kovras
per blanka reto
la teron ankoraŭ ne
dormantan en kvieto
sub vent-baleto.
Ĝi estas
neĝo favora
al novjara rikolto
sub homa fervora
peno labora.
Lamplumo
brilas endome.
Oni babilas varme
pri laborplan’ laŭtsone
senfanfarone.
Imagas
ili libere
al si l’ scenojn de l’ rikolt’
profitdona espere
abunda vere.
Pleniĝas
etoso varma
en domoj de l’ kampuloj
kun parolfluo svarma,
promeso ĉarma.
Jam ili
forgesas vere
neĝofalon flirtantan
kaj malvarmon ekstere
ja enaere.
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).