Iom da impresoj
Jam tre longe mi ne vizitis tiun forumon pro okupiteco,hodiaux revene mi trovis ,ke nia forumo estas ja tre vigla kaj enhavricxa.
Post foliumado pri cxiuj temoj mi trovigxas iom da impresoj en mia cerbo:
Unue:sxajne oni ne legis nian historion,cxar ili kiel novicoj ne konis la historiajn diskutadojn en nia movado,certe tiaj demandoj ofte gxenas tiujn novicojn de Esperanto,por tiel mi proponas,ke iu institucio devas reeldoni librojn pri la historio de esperanto,de kiu oni povos scii,tiuj notitaj demandoj estis solvitaj de niaj pioniroj.
Due:laux mia vidpunkto al la cxina esp-tujo mankas tia gvidantaro,kiu povas sisteme kaj regule ordigi Esp-movadon de la tuta lando.Iam ekzistis aux ekzistas multaj lokaj grupoj(ecx la provincaj kaj fakaj),kiuj estis fonditaj de lokaj aktivaj esperantistoj,ecx iuj estis registritaj en sxtataj institucioj,laux iliaj raportoj (aux reklamoj)en tiuj grupoj kolektigxas multaj esperantistoj,sed post la fondigxo ili ne organizis aktivadojn, tiuj nek funkciigis regulajn kursojn nek kontaktis gxiajn membrojn,iom post iom tiuj grupoj vaporigxis apenaux neniigxa.tio estas malsano de la cxina esperanta movado,certe oni urgxas kuraci gxin.Por tiel mi vokas,ke nia CxEL tuj vekigxu de mitaj songxoj, kaj faru validan kaj farendan planon pri Esp-movado,kaj funkciigu nian movadn en cxiuj kampoj sisteme kaj regule.La cxina socio sxangxigxis tre rapide,ni cxinoj povas fari ajn farendajn aferojn sub la legxo de PRC,por tiel cxiu individua esperantisto kiel civitano de PRC povas fari tiujn, kiujn li preferas fari, cxina esperantisto havas bonajn sxancojn por vigligi nian movadon pri Esperanto.