s-ro Vadant donacis al mi tiun bildkarton en komenco de majo pasintjare,kiam mi vizitis lin en urbo Guilin,la pitoreska kaj pejzagxa loko,kie ekzistas multaj starantaj montetoj,oni povas imiti laux siaj imagoj,ekzemple la monto elefant-nazo,kiu satras centre en tiu urbo.
vespere s-ro Vadant invitis min iri al la bordo de la lago shuanta(paro da pagodoj),tiam ekpluvetis kaj ventetis ,ni sidas cxe tablo kaj drinkas bieron,kaj revas pri nia plano de esp-ta aktivado,Li diris,ke li estas tre okupata por redakti libron por eldoni,kiel cxefredaktoro de la cxina esperanta eldonejo li devas penige labori,mankas al li la tempo por distri sin,li kuragxigis min redakti gazeton,per kiu ni povos kolekti bonegajn artikolojn,kiuj aperis surrete dum sama periodo, mi aprobis lin kaj intencis fari tion lauxvole.kompreneble ni babilis multteme,la babilado dauxris gxis la profunda nokto.
la tempo pasis tre rapide,gxis nun mi ne sukcese faris tion,cxar mi estas tro okupata pri miaj oficlaboroj,s-ro Vadant kelkfoje urgxis min,tre bedauxrinde mi ne efektivigis la planon,mi sentas grandan honton pro la prokrastigxo.