Mallonga Vosto
Mallonga Vosto
En subĉiela banejo, fortika laboristo sin banas. Kelkaj simioj scivole subenrigardas el la alta arbsupro. Unu el ili eksplodas per tia rido, ke ĝi falas el la arbo surteren. Kaj ĝi eĉ turniĝadis de unu flanko al alia kun senĉesa ridado. La aliaj trovas tion stranga, kaj ili demandas al la ridanto, kial ĝi tiel ridadas. Kun daŭra ridado, ĝi diris, “Haha, hihi… La homo estas stranga animalo… Haha.. rigardu! Li havas tiel mallongan voston, kaj eĉ ĉe la antaŭo anstataŭ ĉe postaĵo!”