Ovra Burĝono
Guozhu:
Ovra Burĝono
(2007-12-09)
<Ovra Burĝono>, gem' de Sceto
subsorĉis en tirkest' Satana,*
ermite for de vid' ekrana
netrovebla en interreto.
Dek jarojn dronis en sekreto,
tentas ĉi erotik' arkana.
<Ovra Burĝono>, gem' de Sceto
subsorĉis en tirkest' Satana.
Dankon al vi, kara poeto,
versis kiel erupt' vulkana,
ĉineske pri amor' elana
sen ĉia katen' de hermeto.
<Ovra Burĝono>, gem' de Sceto!
* la dua verso estas citita el rondelo <Rimgratulo al Sceto 60-jara>.
[此贴子已经被作者于2007-12-10 8:45:32编辑过]