Printempo 2008 sub Neĝŝtormo
Printempo 2008 sub Neĝŝtormo
Printemp’ ĉijara sub neĝŝtorm’, tragika kaj impona,
popolo ĉina kunklopodas kontraŭ l’ plag’ sentime.
Sub blanka pezo l’ kora fajr’ eruptas eksterlime,
Forlekos blankan la demonon ja sen sent’ pardona.
Neĝŝtorm’ obstakle baras tute al relvoj’ vagona,
Strangolas homojn je la gorĝkanalo malestime.
Printemp’ ĉijara sub neĝŝtorm’, tragika kaj impona,
popolo ĉina kunklopodas kontraŭ l’ plag’ sentime.
Konkeri volas la popolo per klopod’ sindona
fantomon blankan sinergie kaj unuanime.
Leviĝu sanktaj homoj brave, glore, sendeprime!
Batalu senkompate kontraŭ la rigor’ sezona!
Printemp’ ĉijara sub neĝŝtorm’, tragika kaj impona.