dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Originalaj verketoj (poemoj, prozoj, eseoj k.a.) en Esperanto
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Skribaĵoj en Esperanto → Frosta nokto en vintro

您是本帖的第 3195 个阅读者
树形 打印
标题:
Frosta nokto en vintro
ardo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:152
积分:1769
门派:无门无派
注册:2006年7月24日
楼主
 用支付宝给ardo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给ardo

发贴心情
Frosta nokto en vintro

Frosta nokto en vintro

Senventaj kaj frostaj kaj negxaj tagoj dum la vintro,jam malfrua vintro,baldaux alvenos la printempo,post nur kelkaj tagoj.Nun estas glacirivera ,ecx kovrita de blanka negxbloko la vasta ebenajxo,homoj haste iras sur la stratoj aux sur la vojo apud la blanka kampo,tiu bela pejagxo estas videbla en nuntempa Cxinio.

Mi revenis de proksima urbo,la radobendo de auxtomobilo griigis la frostigxan negxblokon sur la vojo,pro tio mia auxtomobilo tremis kaj gxi kuris malrapide,hejmreveninte  jam estas la nauxa horo de la nokto.

Ekstere estas glaciigxanta mondo, oni ne vidis la lunon, sed la nokto estas blanka kaj magia pro la negxo,tiun bildon oni vidis sxajne en la songxo,ne tiel klara.

Mi deziras demandi,kie estas sama vetero kiel en la mia ? Mi  miras,kaj gxuas la eksciton de la vintra nokto.

supre citita estis publikigita sur la retpagxo de Ipernity,sekve kelkaj amikoj skribis pri la Vintro en iliaj lokoj,tio nepre interesigxus vin.  Ardo.

Estas tre varme ĉi tie - 62 farenhejtaj gradoj = ĉirkaŭ 16 celsiaj gradoj
kaj pluvas.
Ni ricevas varman sudan aeron de la Golfo de Meksikio portempe, tiam norda amaso de arkta aero moviĝos de Kanado tra Usono, kaj la temperaturo plonĝos.
Vere, senŝanĝa temperaturo estus pli bona. Kaj mi envias vin, ke vi povas ludi en la neĝo!
Cindy Mckee(Usono)
Ĉe ni varmas la vintro, dum la tagoj superkuras la temperaturo, kvankam nokte frostas. Tamen tra la stratoj de Budapeŝto malvarmaj ventoj velas kun palaj veloj. La vizaĝo de la homoj jen ruĝa, jen pala. Ili kuntiras la kolumon de la fikse butonumita palto.
Ni aǔdas el la radio dum la matena sinrazado, ke frostomortis sur la stratoj tiom kaj tiom da homoj. Nudaj ciferoj jam. Ni iras sur la stratoj, kaj ni vidas la senhejmulojn en pordegaj enirejoj, sub pontoj dormi en sia lito sukcesigita el kartonoj. Pluraj el ili havas normalajn peplomojn, ĉu la lastaj pecoj de la iama havaĵo, ĉu donacitaj pecoj de bonkoraj civitanoj? -- kiu scias. Vidante ilin ni kuntiras nian kolumon, kaj ni volas elĵeti, elperdi la vidaĵon el niaj okuloj.
Antaǔ pli ol jaro mi estis en hospitalo, kaj ekestis la unuaj frostaj tagoj. La ambulancistoj komencis kolekti la malfeliĉulojn sur la stratoj. Ili malgrasaj sidis en aparta grupo kuntiriĝe, kaj eksilentinte, se iu el ni proksimiĝis. Nur ŝiritaj vortoj, vorteroj venis al niaj oreloj: vi vidos, nun estos jam bone... ĉio... reboniĝos... varma akvo... varma manĝaĵo... ĉu vi memoras pri teo... odora vaporo... razŝaǔmo... piĵamo... Kaj venis al ili ridetante la flegistinoj, ili parolis kare, sur la manoj kun gumgantoj. La povruloj obeis sindoneme. Mi revidis ilin baldaǔ en striaj, ŝtataj piĵamoj -- tiam aparte videblis ilia maldikeco.
Post ilia alveno ni komencis ŝlosi la pordon de la dormoĉambroj. Kaj ni ĉiuj starigis demandojn al la flegistinoj: kiomope ili estas, ĉu venos ankoraǔ novaj, kio okazos al ili poste dum la vintro...
La respondoj estis: maleble scii, tre verŝajne daǔre venos novaj, maleble scii.
Sekvatage multaj el ni forlasis la hospitalon. Mi parolis kun iu el la senhejmuloj poste surstrate: mi estis instruisto, sed okazis, ke..., alia diris: mi estis inĝeniero, sed okazis, ke...
Mi vidis filmojn en la televido pri ili: la tutan tagon enprogramas la daǔra serĉado de donacata varma manĝaĵo. Ambulancaǔtoj iras kaj kolektas la plej malsanajn. Sekvis bildoj el la hospitalo: kuracisto kun nilona saketo ĉirkaǔiras, kaj li simple deturnas kaj kolektas la piedfingrojn formortintajn pro frosto.
Fakulo deklaras: surstrate ne eblas transvivi pli ol du vintrojn.
En Eǔropo ne plu estas mortpuno. La ĉijara vintro estas mildega.
Imre Szabo (Hungario)
[此贴子已经被作者于2008-2-15 15:34:28编辑过]
ip地址已设置保密
2008/2/15 15:30:49

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询