dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Originalaj verketoj (poemoj, prozoj, eseoj k.a.) en Esperanto
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Skribaĵoj en Esperanto → felo写的博客

您是本帖的第 2972 个阅读者
树形 打印
标题:
felo写的博客
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
felo写的博客

Pornografio

Jen la dua, neklarigita spamrilata demando: kial viroj, kaj preskaŭ nur viroj interesiĝas pri pornografio?

Denove, mi devus scii la respondon, ĉar mi mem estas unu el tiuj viroj, kaj tamen mi ne plene komprenas.

Jen ebla aliro: ekzistas aferoj, kiujn oni ŝatas fari, kaj aferoj, kiujn oni ŝatas esti farinta. Multaj aferoj estas en ambaŭ kategorioj, sed ne ĉiuj. Ekzemple, mi ĝuas belan manĝon, sed la memoro pri bela manĝo ne estas tre ekscita. Aliflanke, se oni kuras dek kilometrojn aŭ grimpas sur monton, ofte la memoro estas pli valora ol tio, kion oni spertas, farante ĝin.

Por mi, seksumado estas en ambaŭ kategorioj, kaj eble la "farinta" estas eĉ pli grava ol la "faranta", speciale se temas pri seksumado kun nova ino aŭ iel eksterkutima sperto. Ekzemple, se mi pensas pri la diversaj interesaj lokoj, en kiuj mi ricevis midzon, ... nu, estas plezure rememori. Tamen, verŝajne la korpa plezuro dum la ago mem ne estis tre forta. Ekzemple, kiam knabino midzis min sur la malantaŭa benko de aŭtobuso, pro nervozeco - estis ankaŭ aliaj pasaĝeroj! - mi verŝajne orgasmis malpli forte, ol kiam ŝi midzis min en mia lito.

Se memori seksumadon estas tiel plezure, eble ne estas surprize, ke ankaŭ fantazii pri seksumado estas plezure. Pornografio helpas onian fantazion. Mi pensas, ke tio estas ĝia celo.

Jen kian pornografion mi ŝatas:

- Bela virino en bela pozo, ekzemple rigardanta kvazaŭ kun deziro, suĉanta la fingropintojn aŭ simile. Mi fantazias, ke mi seksumas kun ŝi.

- Bildo de midzado. Mi fantazias, ke jen mia kaco en ŝia buŝo.

Jen kian pornografion mi ne ŝatas:

- Detalaj fotoj pri piĉoj. Mi volas vidi la tutan virinon. Mi amas virinojn, ne piĉojn.

- Bildoj, en kiuj oni tro vidas la viron. Ne eblas montri midzadon sen montri kacon, sed mi certe ne volas vidi la vizaĝon de la viro.

- Bildo de fikado. Ĉu surprize? Fakte mi ja ŝatas kelkajn bildojn de fikado, sed estas malfacile foti fikadon tiel, ke oni bone vidas la virinon, oni ne tro vidas la viron, kaj la pozicio ankaŭ aspektas komforte, kiel oni ŝatus mem fari.

Kaj kial virinoj ne ŝatas pornografion?

Jen mistero. Eble virino ne ŝatas fantazii pri seksumado, aŭ eble virino ne trovas, ke bildo helpas ŝian fantazion. Eble virino respondus tiun demandon ... se entute estus virinoj en reta Esperantujo.
ip地址已设置保密
2008/6/25 17:59:02

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04590 秒, 4 次数据查询