dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍世界语历史、常识和各国世运趣闻
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区世界语知识区 Konoj pri Esperanto → Lenin kaj Esperanto

您是本帖的第 2353 个阅读者
树形 打印
标题:
Lenin kaj Esperanto
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Lenin kaj Esperanto

N.K.KRUPSKAJA KAJ M.I.ULJANOVA PRI "LENIN KAJ ESPERANTO"

V.I.Lenin estis homo modesta. En siaj verkoj li ne tuŝis problemojn, pri kiuj li ne estis fakulo. Tio rilatis multajn aferojn, ekzemple futurismon - fluon en arto, kiu ne plaĉis al li persone, tamen li donis eblecon juĝi pri tio al sia helpanto narkomo (ministro) A.V.Lunaĉarskij. Simila situacio kreiĝis ankaŭ rilate al la LI.

Tamen persona rilato de Lenin al Esperanto ankaŭ interesas kaj adeptojn, kaj kontraŭulojn de Esperanto, ĉar de ambaŭaj vidpunktoj ĝi estas portanto de internaciismo kaj pli liberaj kontaktoj inter simplaj homoj. Pro tio kaj poruloj kaj kontraŭuloj sin turnas eĉ al homoj hazarde renkontiĝintaj kun Lenin. Sed apud tiu granda homo estis liaj parencoj, proksimuloj, veraj samideanoj kaj amikoj en batalo, kiun li gvidis. La unua sendube estis edzino de Lenin Nadeĵda Konstantinovna Krupskaja. Same ŝi estis kun li en Krakovo, 1912, helpante al li subteni ligojn kun eldonata en Rusujo ĵurnalo "Pravda".

Ĉar N.Krupskaja ne povis ne aŭdi pri okazinta tiam en Krakovo, 1912, Universala esperantista kongreso, kaj sendube konis rilaton al tiu aranĝo flanke de ŝia edzo, do ŝia opinio povas respeguli ankaŭ opinion de Lenin pri la sama temo.

N.K.Krupskaja skribis en ĵurnalo "Komsomoljskaja Pravda" la 30 de januaro 1930, ke la lingvo estas malviva kaj ŝi ne povas imagi, ke juna homo diros amvortojn Esperante al sia amatino kaj ke patrino kantos en ĝi lulkanton al sia infano. Nu, por esperantisto superflue tion refuti, tamen nin interesas nun opinio de Krupskaja kaj pere de ŝi tiu de Lenin. Ili ambaŭ loĝis en Krakovo, kontaktis kun Bagocley (?), Dubner k.a. esperantistoj, aŭdis tiun bruon, kiun vekis ĉeesto de Zamenhof dum la UK-VIII. Kaj tiu elvokis ĉe ili nur abomenon, almenaŭ rilate al la lingvo.

Pri la samo skribis malaĝa fratino Marija Iljiniĉna Uljanova (1878-1937). Ŝi ne estis simpla, vica membro de Lenina familio: jam en 1907-08 ŝi fariĝis profesia revoluciulo; en 1917-29 membras ĉe redakta kolegio kaj oficas kiel respondeca sekretario en ĵurnalo "Pravda", samtempe de la 1924 ĉefredaktas revuon "Raboĉe-krestjanskij korrespondent", instrukcia por soveta preso. Same en la lasta magazino, 1928, kiam agado de SEU atingis sian apogeon, publikiĝas artikolo de M.I.Uljanova "Ĉu fremdaj lingvoj aŭ Esperanto?"

Unue Uljanova asertas, ke ŝi tute nenion scias pri la LI kaj sin bazas sur redaktita de E.K.Drezen kolektiva verko "Survoje al la lingvo internacia". Ŝi akuzas esperantistojn ke pere de ilia revuo al USSR enpenetras fremdaj vivrigardoj (kvankam la revuo aperadis ruse kaj estis rigore cenzurata). Aparte akuzas ŝi pro tia penetriĝo personan korespondadon inter sovetaj kaj eksterlandaj samideanoj (jen kie "entombitas la hundo" - tion cenzuri pli malfacile), ĉar same el tiu fonto ĉerpas siajn informojn, ne ĉiam konforme al oficialaj, kelkaj enlandaj "eĉ neesperantistaj revuoj"*). "Tie, kie praktikiĝas internaciaj kontaktoj, ligoj pere de Esperanto, oni devas ĉion fari gvide de niaj ĵurnaloj. Utiligante Esperanton, ni devas decidoplene lukti kontraŭ malkaŝita kaj kaŝita agitado de kelkaj esperantistoj kontraŭ laborista studado de fremdaj lingvoj", - skribas Uljanova.

Kontraŭ neobeemaj esperantistoj, kiuj utiligas sian lingvon por pli-malpli libera interŝanĝo de siaj pensoj kun eksterlando, ŝi uzas nekonatan al aliaj opinion de sia frato V.I.Lenin. kiu tute neniigas ĉi-tiun internacian komprenilon. Ŝi skribas: "Vladimir Iljiĉ multfoje esprimis sian opinion pri Esperanto kaj ĉiam ekstreme malaproban, nomante ĝin tro artefarita, simpligita, morta. Ni ofte parolis kun li pri lingvoj - li estis granda lingvisto ksj ŝatis sin okupi pri vortaroj, serĉante vortojn. Li esprimis la opinion - tio estis longe antaŭ lia malsano - ke oni devas krei komunan alfabeton, kion sendube oni faros post revolucio. Do en siaj konkludoj rilate al Esperanto mi konsilus al kamaradoj ne referenci al Lenin, kies opinio pri tiu objekto estas absolute nekonata al ili".

Mi tute ne volas disputi pri tiu problemo kun la "granda lingvisto", al kiu, eĉ laŭ Uljanova, estis malfacile interveni dum kunsidoj sen preparo en aliaj lingvoj (por tio li komisiis Inessa Armand k.a.). La afero statas alie: sciante pri komplikeco de aliaj idiomoj, Lenin tute ne esperis helpi al ili per ia komprenigilo. Maksimuma lia espero estis pri kreo de tutmonda alfabeto post venko de la revolucio sur la terglobo. Simile kiel cirila alfabeto estas preskaŭ sola en USSR kaj rusa lingvo fariĝis la ŝtata, Lenin celis fari la samon, ŝajne, por la tutmondo. Tamen kion li promociis al tiu rolo?

Interese, kiel rilatis la gvidantoj de SEU al tiu unusenca opinio de Lenin kaj Uljanova kontraŭ ilia lingvo. Ili starigis demandojn al Marija Iljiniĉna. Ŝi respondis per vico da kalumniaj artikoloj en gvidata de ŝi revuo. Kaj la disputo forgesiĝis post fizika ekstermo de gvidantoj de SEU kaj, eble, de Uljanova mem (ŝi mortis en mortiga 1937). Ne dronis en forgeson nur la opinio de "granda lingvisto". Citante ĝin, jam 1978, nuna vic-prezidanto S.N.Podkaminer hipokrite notas: "Bedaŭrinde M.I.Uljanova ne skribis kiam kaj kielokaze Lenin esprimis ĉi-opinion. Sed estas sendube, ke temis pri la ebla rolo de Esperanto, funkcionta kiel tutmonda kaj sola lingvo de la estonta socio".

- Kiel Lenin povis promocii tiun, laŭ li, senvivan lingvon eĉ kiel la duan, helpan por ĉiu homo? - demandis mi al S.N.Podkaminer dum nia parolo 16.2.81 en lia hejmo, post lia 80-jara jubileo.

- Se li malŝatis la idiomon, tio tute ne ekskludas emon de V.I.Lenin utiligi nian movadon por socialismo.

Do, Semjon Naŭmoviĉ strebis tamen kunigi nekunigeblan: Esperanto - perilo de sencenzuraj kontaktoj kaj sociordon izoligan. Ankoraŭ A.Puŝkin avertis, ke "genio kaj krimo estas nekunigeblaj".

Do, mia esploro atingis konkludan punkton. K.Marks kaj lia heredanto V.Lenin, kreante komunismon kiel doktrinon kaj direktilon por agi, strebis krei izolitan socion. Lingvaj baroj helpadas plenumi la taskon. Same pro tio en nia lando oni instruas tiel, uzante fuŝajn metodojn, por ke homoj ne regu la lingvojn kaj, ekzemple, ne komprenu eksterlandan radion.

Esperanto ne en si mem, sed kiel kontaktilo, kiun oni povas efektive regi, kanone trabatas la izoligajn barojn. Same pro tio ĉiuj komunistaj gvidantoj - kaj Marks, kaj Lenin - estis kontraŭ vasta uzado de la LI.

Same pro tio Esperanto kiel floro de libero ne povis longe kreski sur soveta tero. Ke tio vere okazis, kaj ke opinioj de Marks kaj Lenin ĉi-rilate ne estis arbitraj, klare montras sinkonduto al Esperanto flanke de Komintern, amata ido de Lenin.

ip地址已设置保密
2007/3/11 12:31:24

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询